La Fondaĵo Vikimedio, post longa kaj disputiga diskutado inter la uzantoj de diversaj vikiprojektoj, fine ŝlosis la bulgaran version de Vikinovaĵoj hodiaŭ, la 23-an de septembro, kaj intencas post nelonge ankaŭ forviŝi ties tutan enhavon. Ĉi tiun drastan agon instigis longtempaj akuzoj ke la projekto kontraŭas la fundamentajn celojn de Vikimedio.